Wednesday, 15 February 2023

esperanta serio #559 - iu fosas truon en mi

 



559

iu fosas truon en mi

 

mi pagas miliardon da dolaroj por tio

ili provas atingi la koron

 

la truon, kiun ili fosas en mi

malbone odoras, ĝi lasas malbelan malordon

 

vi pensus, ke io mortigas min

kaj kuracistoj devis eltranĉi ĝin

sed tute ne estas tia

 

la truo estas por fari fajron

fajro estas sankta

ĝi estas por preĝejo de fumo

vi devas kredi

 

homoj mortos kiel muŝoj

por adori la fajron el la truo

 

vi pensus, ke ĝi estas monŝpinisto

sed mi pagas por fari ĝin

pagas nun kaj pagas poste

 

ĉi tiu estas la plej granda ĝis nun

fakte ĝi estas la plej granda truo en la mondo

 

kial mi pagas ilin?

ĉiuj demandas kio misas pri mi

 

mi devas esti freneza

sed la laboro devas esti farita

 

mi metis mian dorson en la fosadon

la radoj ruliĝas plu!

 

rigardu la ŝipojn, kiuj vicas al la haveno

ili forportas min

por lumigi la mondon

 

maroj bolos kiel peĉo, kiel gudro

ni multe pli varmiĝos

 

vi ne vidos tra la fumo

 

ne montru al mi la fingron

mi nur faras tion, kion iu ajn farus

mi nur faras mian laboron

 

la maro estas nigra kun la fosado

nenio loĝas tie nun

kaj la ĉielo estas nigra

miaj pulmoj kaj viaj

 

ni ĉiuj brulos tiel hele

valoro de miliardo da dolaroj

tio estas la plej malmultekosta solvo

 

vi pensus, ke estas io

ni devis enterigi

sed ne, ni elfosas

ni sendas

 

vivante en la reala mondo

 

volas omleton?

vi devas fendi ovojn

 

la fosilioj faras la fosadon

ĉar, se ili ne fosos ĉi tiun truon en mi

iu alia faros

kaj se ne mi

ili fosos ĝin en iu alia

 

kio ajn okazas, la fosado daŭras

 

ili povus same fosi en mi truon

vi estus malsaĝulo se ne fosu la truon

 

kaj la malriĉuloj, oni diras, tie for

la malriĉuloj meritas ĉi tion - la helo

de la fajro el la truo en mi

 

kun tio, ili povas sufoki al morto en bona lumo

 

ĉiuokaze vi ne povas haltigi ilin

 

la maro estas nigra

la ĉielo estas nigra

via koro estas nigra kiel la mia

 

vi ne povas voĉdoni por ĉi tia afero

ni ne devas diri ne al la estonteco

 

estas tiom da suno por lumigi la fosadon

ili fosas ankaŭ dum la tuta nokto

 

ili boras kiel eble plej proksime al la koro

 

estas kiel malbona sonĝo, ĉio ĉi fosado

 

ni atendas la alarmon

 

ĉu vi pensas

ke ni vekiĝos

antaŭ ol estos tro malfrue?

 

 

 





 

 

 

someone is digging a hole in me

 

I'm paying a billion dollars for this

they’re trying to get to the heart

 

the hole they're digging in me

smells bad, it leaves an ugly mess

 

you'd think there was something killing me

and doctors had to cut it out

but it's not like that at all

 

the hole's to make a fire

fire's holy

it's for a church of smoke

you have to believe

 

people will die like flies

to worship the fire from the hole

 

you'd think it was a money spinner

but I'm paying to get it done

 

this one is the biggest yet

in fact it's the biggest hole in the world

 

why do I pay them?

people ask what's wrong with me

 

I have to be insane

but the job must be done

 

I put my back into it

the wheels roll on!

 

look at the ships queuing up for the port

they're taking me away

to light up the world

 

seas will boil like pitch, like tar

we’re going to get a whole lot warmer

 

you won't see through the smoke

 

don't you point the finger at me

I’m just doing what anyone would

I’m just doing my job

 

the sea is black with it

nothing lives there

and the sky is black

my lungs and yours

 

we're all going to burn so brightly

a billion dollars worth

that is the cheapest solution

 

you'd think there was something

we had to bury

but no, we’re digging up

we’re shipping out

 

living in the real world

 

want an omelette?

you have to crack eggs

 

the fossils do the digging

because, if they don't dig this hole in me

someone else will

and if not me

they'll dig it in someone else

 

whatever happens, the digging goes on

 

they might as well dig a hole in me

you’d be a fool not to have the hole dug

 

and the poor, they say, away over there

the poor deserve this – the bright

from the fire from the hole in me

 

with this, they can choke to death in good light

 

anyway you can't stop them

 

the sea is black

the sky is black

your heart's as black as mine

 

you can’t vote for this sort of thing

we mustn't say no to the future

 

there's so much sun to light the digging

they dig all through the night too

 

they’re drilling as close as they can to the heart

 

it’s like a bad dream, all this digging

 

we’re waiting for the alarm to ring

 

do you think

we'll wake up in time?

 


No comments:

Post a Comment

Note: only a member of this blog may post a comment.